↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 3

1 Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la
domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de
Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.

2 Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon,
de Aĥinoam, la Jizreelanino; 3 lia dua filo estis Kilab, de
Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de
Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; 4 la kvara, Adonija, filo
de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital; 5 la sesa, Jitream,
de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.

6 Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la
domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul. 7 Saul havis
kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ-Boŝet
diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro? 8
Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li
diris: Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras
favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al
liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi
riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino! 9 Tiel kaj pli Dio
punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo
ĵuris al David; 10 por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj
starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis
Beer-Ŝeba. 11 Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu
vorton, ĉar li timis lin.

12 Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri: Al
kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia
mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon. 13 Kaj tiu
diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos
de vi, nome: vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos
al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian
vizaĝon. 14 Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul,
por diri: Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per
cent prepucioj de Filiŝtoj. 15 Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis
ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ. 16 Kaj ŝia edzo iris
kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al
li: Iru returne; kaj li iris returne.

17 Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante: Jam
de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi; 18 nun faru
do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de Mia
servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la
Filiŝtoj kaj el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj. 19 Ankaŭ al la
oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaŭ iris,
por diri al la oreloj de David en Ĥebron ĉion, kio plaĉas al la
Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen. 20 Kiam Abner venis
al David en Ĥebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por
Abner kaj por liaj viroj festenon. 21 Kaj Abner diris al David:
Mi leviĝos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la reĝo la
tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi
reĝu super ĉio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis
Abneron, kaj li iris en paco. 
22 Sed jen la servantoj de David
kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da
militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en Ĥebron, ĉar ĉi
tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco. 23 Kiam venis Joab
kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab,
dirante: Abner, filo de Ner, venis al la reĝo; kaj ĉi tiu
forliberigis lin kaj li iris en paco. 24 Tiam Joab venis al la
reĝo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi
forliberigis lin, ke li foriris? 25 Vi konas ja Abneron, filon de
Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn
elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras. 26 Kaj
Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili
revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio. 27
Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la
pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la
ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel. 28 Kiam
David poste aŭdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi kaj mia
regno antaŭ la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de
Ner. 29 Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo;
ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin
sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano. 30
Tiel Joab kaj lia frato Abiŝaj mortigis Abneron pro tio, ke li
mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.

31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun
li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro
Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon. 32 Kaj oni
enterigis Abneron en Ĥebron; kaj la reĝo levis sian voĉon kaj
ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo. 33 Kaj
la reĝo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris:

     Ĉu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
34   Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en
          katenoj;
     Vi falis, kiel oni falas de krimuloj.

Kaj ankoraŭ pli ploris pro li la popolo. 35 Poste venis la tuta
popolo, por igi Davidon manĝi, dum estis ankoraŭ tago; sed David
ĵuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaŭ la
sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn. 36 Kaj la tuta popolo tion
komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris
la reĝo, plaĉis al la tuta popolo. 37 Kaj eksciis en tiu tago la
tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la reĝo tio venis, ke
oni mortigis Abneron, filon de Ner. 38 Kaj la reĝo diris al siaj
servantoj: Ĉu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaŭ en
Izrael? 39 Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ
sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas
pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme
al lia malbonago.

Sekva Ĉapitro →