↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 2

1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en
unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru.
Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon. 2
Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la
Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 3
Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun
lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron. 4 Tiam venis la
viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la
domo de Jehuda.

Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead
enterigis Saulon, 5 David sendis senditojn al la loĝantoj de
Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo
pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul,
kaj enterigis lin; 6 nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj
justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris;
7 nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via
sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super
ili.

8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton,
filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon, 9 kaj
starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj
super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la
tuta Izrael. 10 Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek
jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis.
Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon. 11 La daŭro de la tempo,
dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis
sep jaroj kaj ses monatoj.

12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de
Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon. 13 Kaj Joab, filo de
Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili
ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la
akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo. 14 Kaj Abner
diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab
diris: Ili leviĝu. 15 Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko
de Benjamen kaj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la
servantoj de David. 16 Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia
kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia
kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la
nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon. 17 Kaj fariĝis tre kruela
batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj
antaŭ la servantoj de David. 18 Kaj tie estis tri filoj de
Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel
gazelo sur la kampo. 19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne
flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron. 20 Abner
turniĝis malantaŭen, kaj diris: Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu
respondis: Mi. 21 Tiam Abner diris al li: Flankeniĝu dekstren aŭ
maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi
liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li. 22 Abner denove
diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron?
kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab? 23 Sed
tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino
de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia
malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko.
Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis,
haltis. 
24 Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno
malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ
sur la vojo al la dezerto Gibeona. 25 Kaj la Benjamenidoj
kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur
la supro de unu monteto. 26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj
diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel
maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo
ĉesigi la atakadon de siaj fratoj? 27 Kaj Joab respondis: Kiel
vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene
la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton. 28 Kaj Joab ekblovis per
trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la
Izraelidojn kaj ne plu batalis. 29 Abner kaj liaj viroj marŝis
sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj
trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon. 30 Kaj Joab
revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon;
kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel. 31
Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la
viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis. 32 Kaj ili
levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu
estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta
nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.

Sekva Ĉapitro →