↑ Enhavo

II. Samuel

LIBRO DUA

Ĉapitro 1

1 Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de
Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj, 2 okazis, ke en la
tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj
estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li
alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis. 3
Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El
la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4 Kaj David diris al
li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke
la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj
mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis. 5 Kaj
David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi
eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? 6 Kaj la junulo
raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj
jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj
rajdantoj atingas lin. 7 Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj
ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas. 8 Kaj li
diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas
Amalekido. 9 Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj
mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ
estas en mi. 10 Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar
mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon,
kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia
brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien. 
11 Tiam David
kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj
estis kun li. 12 Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la
vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo
de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
13 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi
estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido. 14
Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por
pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? 15 Kaj David alvokis unu
el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu
frapis lin, kaj li mortis. 16 Kaj David diris al li: Via sango
estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi
diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo. 
17 Kaj David
eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo
Jonatan 18 (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de
pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

19   La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj!
     Kiel falis la herooj!
20   Ne sciigu en Gat,
     Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon;
     Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj,
     Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
21   Montoj en Gilboa,
     Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj;
     Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj,
     La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.
22   Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj,
     La pafarko de Jonatan neniam venis returne,
     Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
23   Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo,
     Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis;
     Pli rapidaj ili estis ol agloj,
     Pli fortaj ol leonoj.
24   Filinoj de Izrael, ploru pri Saul,
     Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj,
     Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
25   Kiel falis herooj meze de la batalo!
     Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.
26   Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan;
     Vi estis al mi tre kara;
     Via amo estis al mi pli kara,
     Ol la amo de virinoj.
27   Kiel falis herooj,
     Kaj pereis batalaj armiloj!

Sekva Ĉapitro →