↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 30

1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la
Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon,
venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro. 2 Ili
prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la
malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis,
kaj iris sian vojon. 3 Kiam David kun siaj viroj venis al la
urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj
edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon. 4
Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj
ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori. 5 La du edzinoj
de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la
Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 6 Kaj
al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi
lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj
filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.

7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu
alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Ĉu mi
postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li:
Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos. 9 Kaj David iris, li kaj la
sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento
Besor, kaj la postrestintoj haltis. 10 Kaj postkuris David kun
kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por
transiri la torenton Besor. 
11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la
kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon,
kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon. 12 Kaj oni donis al
li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li
manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri
tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon. 13 Kaj
David diris al li: Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li
respondis: Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu
Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ
tri tagoj. 14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la
regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon
ni forbruligis per fajro. 15 Tiam David diris al li: Ĉu vi
kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis: Ĵuru al mi per Dio,
ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia
sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso. 16 Kaj li alkondukis
lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj
trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili
prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda. 17 Kaj David
batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili
sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la
kameloj kaj forkuris. 18 Kaj David savis ĉion, kion prenis la
Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis. 19 Kaj mankis al
ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la
filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si:
ĉion David reprenis. 20 Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn
kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris: Tio estas la
militakiro de David. 
21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj
pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la
torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la
popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj
afable salutis ilin. 22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la
viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris: Pro tio, ke ili
ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni
reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu
kaj iru. 23 Sed David diris: Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio,
kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis
en niajn manojn la amason, kiu atakis nin. 24 Kaj kiu aŭskultos
vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon,
devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale
devas esti dividite. 25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li
starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.

26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro
al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu
donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo; 27 al
tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda
Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir, 28 kaj al tiuj, kiuj
estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj,
kiuj estis en Eŝtemoa, 29 kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj
al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj,
kiuj estis en la urboj de la Kenidoj, 30 kaj al tiuj, kiuj estis
en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor-Aŝan, kaj al tiuj, kiuj
estis en Ataĥ, 31 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj
lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

Sekva Ĉapitro →