↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 31

1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj
forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la
Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn
de Saul. 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj
trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam
Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku
min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min
kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li
forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur
ĝin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ
faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li. 6 Tiamaniere
mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj
liaj viroj en tiu tago kune kun li. 7 Kiam la Izraelidoj, kiuj
estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la
Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili
forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj
ekloĝis en ili.

8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la
mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn
sur la monto Gilboa. 9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis
liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen,
por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo. 10 Kaj
ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon
ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan. 11 Kiam la loĝantoj de Jabeŝ
en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12 tiam
ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon
de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj
venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie. 13 Kaj ili prenis
iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili
fastis dum sep tagoj.