↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 29

1 Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj
la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
2 La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj,
kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ. 3
Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj
Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio
estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi
kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la
tago de la defalo ĝis nun. 4 Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj
de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu
tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por
li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia
kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si
sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj? 5 Ĉu tio ne
estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn?

6 Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la
Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en
la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via
veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas. 7 Reiru do
nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj
de la Filiŝtoj. 8 Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj
kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis
antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la
malamikoj de mia sinjoro la reĝo? 9 Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris
al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel
anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun
ni en la batalon. 10 Leviĝu do frue matene kun la servantoj de
via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi
havos lumon, foriru. 11 Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis
frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj
la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.

Sekva Ĉapitro →