↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 28

1 Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron,
por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi
iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj. 2 Kaj David diris
al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris
al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.

3 Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj
enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el
la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn. 4 Kiam la Filiŝtoj
kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul
kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa. 5
Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia
koro forte ektremis. 6 Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo,
sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj
de lumo, nek per profetoj. 7 Tiam Saul diris al siaj servantoj:
Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi
kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen
ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri. 8 Tiam Saul
ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune
kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:
Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi
tiun, pri kiu mi diros al vi. 9 Sed la virino diris al li: Vi
scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la
aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon,
por pereigi min? 10 Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo,
dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu
afero. 11 Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li
diris: Samuelon elvoku al mi. 12 Kiam la virino ekvidis Samuelon,
ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi
min trompis? vi estas ja Saul. 13 Sed la reĝo diris al ŝi: Ne
timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi
vidis leviĝantan el la tero. 14 Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia
aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita
per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj
li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton.
15 Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min,
elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita
stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de
mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial
mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari. 16 Sed
Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis
Sin de vi kaj transiris al via konkuranto? 17 Kaj la Eternulo
faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la
regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David. 18
Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian
flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la
Eternulo al vi; 19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ
Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj
filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo
transdonos en la manojn de la Filiŝtoj. 20 Tiam Saul tuj falis
laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la
vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion
manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton. 21 Kiam la virino
aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris
al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en
danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
22 nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj
mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu
forton, kiam vi iros la vojon. 23 Sed li rifuzis, kaj diris: Mi
ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la
virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur
lito. 24 La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide
ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi
macojn. 25 Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn
servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj
foriris.

Sekva Ĉapitro →