↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 25

1 Samuel mortis; kaj kolektiĝis ĉiuj Izraelidoj, kaj priploris
lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David leviĝis, kaj
foriris en la dezerton Paran.

2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo
estis tre potenca, li havis tri mil ŝafojn kaj mil kaprojn. Tiam
oni estis tondanta liajn ŝafojn en Karmel. 3 La nomo de tiu viro
estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino
estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj
malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido. 4 Kiam David aŭdis
en la dezerto, ke Nabal tondas siajn ŝafojn, 5 tiam David sendis
dek junulojn, kaj David diris al la junuloj: Iru Karmelon, kaj
venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo, 6 kaj diru: Feliĉon al
vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al ĉio, kio
apartenas al vi. 7 Mi aŭdis, ke oni tondas al vi la ŝafojn. Nu,
viaj paŝtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio
perdiĝis ĉe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel. 8
Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj
akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu
afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo
David. 9 Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal ĉiujn
tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis. 10 Sed Nabal
respondis al la servantoj de David, dirante: Kiu estas David? kaj
kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj,
kiuj foriĝis de siaj sinjoroj. 11 Ĉu mi prenu mian panon kaj mian
akvon, kaj mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, kaj
mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas? 12
Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis
kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn. 13 Tiam David diris al
siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon,
kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ
kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro. 
14 Sed al
Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:
Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al
nia sinjoro, sed li forofendis ilin; 15 kaj tiuj homoj estis tre
bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni
dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
16 muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la
tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn; 17 tial
nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas
malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li
estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li. 18 Tiam
Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj
kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj
cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion
sur azenojn. 19 Kaj ŝi diris al siaj servantoj: Iru antaŭ mi, jen
mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris. 20 Dum
ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la
monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi
renkontiĝis kun ili. 21 Dume David estis dirinta: Nur vane mi
gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio
perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono; 22 tiel
Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el ĉio, kio apartenas
al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon. 23
Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj
ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero.
24 Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia
sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj
oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino. 25 Mia sinjoro
ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia
li mem estas: Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en
si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro,
kiujn vi sendis. 26 Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo
kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu
en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu
kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia
sinjoro. 27 Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al
mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian
sinjoron. 28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la
Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia
sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam
estu trovata ĉe vi. 29 Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj
serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas
ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed
la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo. 30
Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li
promesis, kaj faros vin estro super Izrael, 31 tiam ĉi tio ne
estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos
sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la
Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian
sklavinon. 32 Tiam David diris al Abigail: Benata estu la
Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. 33
Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu
malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per
mia propra mano. 34 Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael,
kiu malhelpis min fari al vi malbonon: se vi ne rapidus kaj ne
venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu
virseksulo. 35 Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi
alportis al li, kaj li diris al ŝi: Iru pace al via domo; vidu,
mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon. 36 Kiam Abigail
venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno
de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre
ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la
mateniĝo. 37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino
rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro,
kaj li fariĝis kiel ŝtono. 38 Post dek tagoj la Eternulo frapis
Nabalon, kaj li mortis. 39 Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li
diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro,
kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono,
kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon.
Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin
al si kiel edzinon. 40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail
en Karmelon, kaj diris al ŝi jene: David sendis nin al vi, por
preni vin al li kiel edzinon. 41 Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis
kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris: Jen via sklavino estas
servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.
42 Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj
kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de
David kaj fariĝis lia edzino. 43 Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David
prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj. 44 Sed Saul fordonis
sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el
Galim.






Sekva Ĉapitro →