↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 26

1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas
sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto. 2 Tiam
Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri
mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto
Zif. 3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu
estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la
dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi.
4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul
efektive venis. 5 Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie
staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul,
kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro
de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li. 6 Kaj David
ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de
Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la
tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi. 7 Kaj David kaj
Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en
la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero
apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe. 8 Tiam
Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en
viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la
tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li. 9 Sed David
diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi
sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo? 10 Kaj David
diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos;
aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj
pereos. 11 La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon
kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu
estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
12 Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la
kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu
rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta
de la Eternulo falis sur ilin. 
13 Kaj David transiris sur la
alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto,
malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili. 14 Kaj
David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu
vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi
estas, kiu krias kontraŭ la reĝo? 15 Tiam David diris al Abner:
Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do
vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo,
por pereigi la reĝon, vian sinjoron. 16 Ne bona estas tio, kion
vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio,
ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo.
Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la
akvo, kiu estis apud lia kaploko. 17 Tiam Saul rekonis la voĉon
de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj
David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo. 18 Kaj li
diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi
faris? kaj kia malbono estas en mia mano? 19 Nun mia sinjoro la
reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo
incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam
ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun,
ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras:
Iru, servu al aliaj dioj. 20 Nun mia sango ne falu sur la teron
malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris
ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la
montoj. 
21 Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar
mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara
antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe
eraris. 22 Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de
la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin; 23 kaj la
Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo
transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi
mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo. 24 Jen, kiel via
animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo
havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min
de ĉia mizero. 25 Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia
filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris
sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

Sekva Ĉapitro →