↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 24

1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis
al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi. 2 Tiam
Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj
iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj. 3
Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis
kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun
siaj homoj estis en la profundo de la kaverno. 4 Tiam la homoj de
David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris
al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke
vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj
nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul. 5 Tamen post
tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la
vestanguleton de Saul. 6 Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo
gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la
sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li
estas ja sanktoleito de la Eternulo. 7 Kaj David repuŝis siajn
homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ
Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon. 8
Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post
Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj
tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis. 9 Kaj
David diris al Saul: Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj
diras: Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi? 10 Jen hodiaŭ viaj
okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon
en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis
vin, kaj mi diris: Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian
sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo. 11 Mia patro,
rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio,
ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin,
sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj
mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni
ĝin. 12 La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu
al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi. 13 Kiel diras antikva
proverbo: De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur
vi. 14 Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras?
malvivan hundon, unu pulon. 15 La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu
inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj
defendu min kontraŭ via mano. 16 Kaj kiam David finis la
paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via
voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris. 17
Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis
al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono. 1
8 Kaj hodiaŭ
vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo
transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min. 19 Kiam
homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona
maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi
hodiaŭ faris al mi. 20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos
reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael. 21 Ĵuru do
al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj
vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro. 22 Kaj
David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun
siaj homoj iris en la rifuĝejon.


Sekva Ĉapitro →