↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 23

1 Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas
kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn. 2 Tiam David demandis la
Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la
Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu
Keilan. 3 Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo
ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj
de la Filiŝtoj? 4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la
Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi
transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn. 5 Kaj David kun siaj
viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis
iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David
savis la loĝantojn de Keila.

6 Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li
kunportis kun si efodon. 7 Oni raportis al Saul, ke David venis
en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar
li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj
riglilojn. 8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por
iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn. 9 Kiam David
eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la
pastro Ebjatar: Donu la efodon. 10 Kaj David diris: Ho Eternulo,
Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila,
por pereigi la urbon pro mi. 11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de
Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via
sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj
la Eternulo diris: Li venos. 12 Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj
de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj
la Eternulo diris: Ili transdonos. 13 Tiam leviĝis David kun siaj
viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien
ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el
Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li
restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed
Dio ne transdonis lin en lian manon. 15 David vidis, ke Saul
eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif,
inter arbetaĵoj. 16 Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris
al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,
17 kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia
patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post
vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias. 18 Kaj ili ambaŭ faris
interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro,
kaj Jonatan iris al sia domo. 
19 Dume Zifanoj venis al Saul en
Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko,
inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la
dezerto; 20 kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru
tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo. 21 Kaj Saul
diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min. 22 Iru,
mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon,
kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi,
ke li estas tre ruza. 23 Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn,
kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros
kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj
de Jehuda. 24 Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David
kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de
la dezerto. 25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni
sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la
dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en
la dezerto Maon. 26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj
David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de
Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn
homojn, por kapti ilin. 27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:
Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon. 28 Tiam Saul ĉesis
postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis
al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo. 29 Kaj David leviĝis de tie,
kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.

Sekva Ĉapitro →