↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 22

1 Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam.
Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili
venis al li tien. 2 Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj,
ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li
ĉirkaŭ kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la
reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe
vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio. 4 Kaj li alkondukis
ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon,
kiun David estis en la fortikaĵo. 5 Sed la profeto Gad diris al
David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de
Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.

6 Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li.
Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia
lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li.
7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:
Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj
donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros
milestroj kaj centestroj? 8 ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ
mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris
interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj
sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ
mi, por fari insidon, kiel nun. 9 Tiam respondis Doeg la Edomido,
kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke
la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub. 10
Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li
manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al
li. 
11 Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de
Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis
en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo. 12 Kaj Saul diris:
Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis: Jen mi estas, mia
sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li: Kial vi faris konspiron kontraŭ
mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj
glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi
inside, kiel nun? 
14 Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris:
Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu
estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata
en via domo? 15 ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel
mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la
tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio
nenion malgrandan nek grandan. 16 Sed la reĝo diris: Vi devas
morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro. 17 Kaj la reĝo
diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu
la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun
David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne
raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn
manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. 18 Tiam la reĝo
diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la
Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu
tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. 19 Kaj Nobon,
la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la
virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn
kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo. 20 Sed forsaviĝis unu
filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li
forkuris al David. 21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul
mortigis la pastrojn de la Eternulo. 22 Tiam David diris al
Ebjatar: Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke
li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via
patrodomo. 23 Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon,
tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.

Sekva Ĉapitro →