↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 21

1 Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ
time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas
sola kaj neniu estas kun vi? 2 Kaj David respondis al la pastro
Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion
sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al
vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. 3 Nun
kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ
tion, kio troviĝos. 4 Kaj la pastro respondis al David kaj diris:
Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se
la junuloj nur detenis sin de virinoj. 5 Tiam David respondis al
la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj
antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de
la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ
hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj. 6 Tiam la pastro donis al li
la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono,
kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman
panon post la formeto de tiuj. 7 Tie unu el la servantoj de Saul
estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis
Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul. 8 Kaj David
diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon?
ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun
mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa. 9 Tiam la pastro diris:
La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de
Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi
volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu.
Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.

10 Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis
al Aĥiŝ, reĝo de Gat. 11 Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li:
Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis,
dancante, kaj dirante:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn!

12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis
Aĥiŝon, la reĝon de Gat. 13 Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ
iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj
de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon. 14 Tiam Aĥiŝ
diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas
freneza; kial do vi venigis lin al mi? 15 Ĉu mankas al mi
frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn
antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?

Sekva Ĉapitro →