↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 20

1 Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj
diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio
estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon?
2 Sed tiu diris al li: Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia
patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante
tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio
ne fariĝos. 3 Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias
bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas
scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la
Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas
nur unu paŝo. 4 Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo
diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam David diris al Jonatan: Jen
morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la
tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis
vespero de la tria tago. 6 Se via patro demandos pri mi, tiam
diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem,
ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio. 7 Se li diros:
Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam
sciu, ke malbono jam estas decidita de li. 8 Faru do favorkoraĵon
al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon
antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam
mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? 9 Sed
Jonatan diris: Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro
decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. 10 Kaj
David diris al Jonatan: Kiu diros al mi, se via patro donos al vi
respondon kruelan? 11 Jonatan diris al David: Venu, ni eliros sur
la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon.

12 Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi
esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas
favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos
al viaj oreloj-- 13 tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon.
Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ
malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en
paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.
14 Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi
ne mortu? 15 Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne,
eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David
de sur la tero. 16 Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la
domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17
Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis
lin kiel sian animon. 18 Kaj Jonatan diris al li: Morgaŭ estos
komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian
sidlokon. 19 En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi
kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel. 20
Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo. 21
Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi
diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj
venu--tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la
Eternulo. 22 Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj
estas post vi malproksime--tiam foriru, ĉar la Eternulo vin
forsendas. 23 Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi,
la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam.

24 Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la
monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo; 25 kaj kiam la reĝo
sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro,
Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de
David restis neokupita. 26 Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar
li pensis: Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne
puriĝis. 27 Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de
David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan: Kial
la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo? 28
Kaj Jonatan respondis al Saul: David forte petis min, ke li iru
Bet-Leĥemon, 29 kaj li diris: Forliberigu min, ĉar ni havas en la
urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie;
tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien
kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la
reĝo. 30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li
diris al li: Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi
elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la
malhonoro de via patrino? 31 Ĉar tiel longe, kiel la filo de
Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun
sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton. 32 Sed
Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni
mortigu lin? kion li faris? 33 Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon,
por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas
afero decidita, mortigi Davidon. 34 Kaj Jonatan en forta kolero
levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de
la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel
insultis lin.

35 En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo
interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36
Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas.
La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin.
37 Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la
sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kuŝas ja
post vi malproksime. 38 Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj,
rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj
venis al sia sinjoro. 39 Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan
kaj David sciis la aferon. 40 Jonatan fordonis siajn armilojn al
la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li: Iru, portu en la
urbon. 41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko,
ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin
reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. 42 Kaj Jonatan
diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de
la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia
idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj
Jonatan venis en la urbon.

Sekva Ĉapitro →