↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 19

1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke
ili mortigu Davidon. 2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis
Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul
intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene:
iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin. 3 Kaj mi eliros kaj stariĝos
apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi
al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros
al vi. 4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul,
kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li
ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi; 5
li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo
faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi
ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi
Davidon senkaŭze? 6 Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj
Saul ĵuris: Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos. 7 Tiam
Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion;
kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu
kiel antaŭe.

8 Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ
la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris
de li. 9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove
venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis
en lia mano kaj David ludis per la mano. 10 Kaj Saul intencis
alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de
Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj
saviĝis en tiu nokto. 11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de
David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al
David diris lia edzino Miĥal jene: Se vi ne savos vian animon en
ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita. 12 Kaj Miĥal
malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris,
kaj saviĝis. 13 Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la
liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj
kovris ĝin per vesto. 14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni
Davidon, ŝi diris: Li estas malsana. 15 Saul sendis la senditojn,
ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili: Alportu lin al mi
kun la lito, por ke oni mortigu lin. 16 La senditoj venis, kaj
vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas
tapiŝo el kapra felo. 17 Kaj Saul diris al Miĥal: Kial vi tiel
trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal
diris al Saul: Li diris al mi: Foririgu min, ĉar alie mi vin
mortigos.

18 Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman,
kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel
iris kaj restis en Najot. 19 Kaj oni raportis al Saul, dirante:
Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama. 20 Tiam Saul
sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da
profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super
ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj
ili ankaŭ ekprofetis. 21 Kiam oni tion raportis al Saul, li
sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue
sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis. 22 Tiam li mem
iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu,
kaj demandis: Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis: En
Najot, en la regiono de Rama. 23 Kaj li iris tien, en Najoton en
la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio,
kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama
regiono. 24 Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ
profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago
kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras: Ĉu ankaŭ Saul estas inter
la profetoj?

Sekva Ĉapitro →