↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 18

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan
alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian
animon. 2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri
al la domo de sia patro. 3 Kaj Jonatan faris kun David
interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. 4 Kaj Jonatan
deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David,
ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian
pafarkon, kaj sian zonon. 5 Kaj David iradis ĉien, kien sendis
lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la
militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la
servantoj de Saul.

6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la
mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael,
kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj,
ĝojkrioj, kaj cimbaloj. 7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al
la aliaj, kaj diris:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn.

8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris:
Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun
mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco. 9 De tiu tago kaj plue Saul
malamike rigardadis Davidon.

10 En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de
Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis
per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
11 Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al la
muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn. 12 Tiam Saul
ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin
forturnis. 13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro,
kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo. 14 Kaj David estis
prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li. 15 Kaj
Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin. 16 Sed la
tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis
kaj venadis antaŭ ili.

17 Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi
donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku
la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis: Mia mano lin ne
tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj. 18 Sed David diris
al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia
patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo? 19 Tamen, kiam
venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al
David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano.
20 Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion
al Saul, kaj la afero plaĉis al li. 21 Kaj Saul pensis: Mi donos
ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin
la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua
filino fariĝu nun mia bofilo. 22 Kaj Saul ordonis al siaj
servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin
favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun
la reĝo. 23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al
David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila
boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne
eminenta. 24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:
Tiajn vortojn diris David. 25 Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al
David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent
prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj
Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj. 26 Kaj
liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis
la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la
destinita tempo, 27 David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj
mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn
prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la
reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon. 28
Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj
ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas. 29 Tiam Saul ankoraŭ pli
ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.

30 La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili
eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj
lia nomo fariĝis tre glora.

Sekva Ĉapitro →