↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 17

1 La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj
kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj
Azeka, en Efes-Damim. 2 Kaj Saul kaj la viroj de Izrael
kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis
sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj. 3 La Filiŝtoj staris sur la
monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke,
kaj la valo estis inter ili. 4 Kaj eliris grandegulo el la
tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia
alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. 5 Kaj kupra kasko estis
sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la
pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro. 6 Kaj kupraj
armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj
ŝultroj. 7 La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de
teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent
sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto. 8 Kaj li
stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al
ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi
sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al
mi. 9 Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos
viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj
sklavoj kaj vi servos al ni. 10 Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos
hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ
interbatalu. 11 Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de
tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.

12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies
nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la
tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj. 13 La
tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la
militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon,
estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la
tria Ŝama. 14 David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj
iris post Saul. 15 Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li,
por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem. 16 La Filiŝto
eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.

17 Kaj Jiŝaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj ĉi
tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru
en la tendaron al viaj fratoj; 18 kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn
alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj
prenu ilian komision. 19 Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de
Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj. 20
Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto,
prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj
venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi
kaj oni trumpetis por batalo. 21 Kaj aranĝis sin la Izraelidoj
kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. 22 David lasis la
vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la
fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj. 23 Dum li
parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia
nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis
paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis. 24 Kaj ĉiuj Izraelidoj,
ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis. 25 Kaj la
Izraelidoj diris: Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por
moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo
riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj
la domon de lia patro li faros libera en Izrael. 26 Tiam David
diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la
homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la
malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas
la militistaron de la vivanta Dio? 27 Kaj la popolo diris al li
kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin. 28
Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la
homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris:
Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan
ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian
malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29 Tiam David
diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono? 30 Kaj li
deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj
la homoj respondis al li kiel la unuan fojon. 31 Kiam oni aŭdis
la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu
venigis lin. 32 Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon
pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto. 33 Sed
Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por
batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto
detempe de siaj plej junaj jaroj. 34 Tiam David diris al Saul:
Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis
leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro; 35 tiam mi
kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi
stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj
mortigis ĝin. 36 Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo
venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama
afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de
la vivanta Dio. 37 Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min
kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto.
Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi. 38
Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon
sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. 39 Kaj David zonis
lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne
kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar
mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. 40 Kaj li prenis
sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn
ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun
li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris
al la Filiŝto. 41 Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi
al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. 42 Kiam la Filiŝto
ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis
knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. 43 Kaj la Filiŝto diris al David:
Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto
malbenis Davidon per siaj dioj. 44 Kaj la Filiŝto diris al David:
Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo
kaj al la bestoj de la kampo. 45 Sed David diris al la Filiŝto:
Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras
kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la
militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. 46 Hodiaŭ la Eternulo
transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de
vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la
Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de
la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj
ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la
Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li
transdonos vin en niajn manojn. 48 Kaj kiam la Filiŝto leviĝis
kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris
al la fronto kontraŭ la Filiŝton. 49 Kaj David etendis sian manon
al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj
trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian
frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. 50 Tiamaniere
David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj
batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la
mano de David. 51 David alkuris, stariĝis super la Filiŝto,
prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin,
kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia
fortegulo mortis, ili forkuris. 52 Tiam leviĝis la viroj de
Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la
eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la
mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis
Ekron. 53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj
kaj disrabis ilian tendaron. 54 Kaj David prenis la kapon de la
Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li
metis en sian tendon.

55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li
diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo,
Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke
mi ne scias. 56 Kaj la reĝo diris: Demandu, kies filo estas ĉi
tiu junulo. 57 Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto,
Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la
Filiŝto estis en lia mano. 58 Kaj Saul diris al li: Kies filo vi
estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la
Bet-Leĥemano.










Sekva Ĉapitro →