↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 16

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri
Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian
kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano,
ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon. 2 Kaj Samuel diris:
Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo
diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari
buĉoferon al la Eternulo. 3 Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj
Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi
tiun, kiun Mi montros al vi. 4 Kaj Samuel faris tion, kion diris
la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li
renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi
venas? 5 Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la
Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li
sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
6 Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la
Eternulo estas Lia sanktoleito. 7 Sed la Eternulo diris al
Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi
malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas
tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la
koron. 8 Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ
Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. 9
Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la
Eternulo ne elektis. 10 Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ
Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi
tiujn. 11 Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj
knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas
nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin,
ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien. 12 Kaj
li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj
kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin,
ĉar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj
sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo
ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis
kaj iris en Raman.

14 Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis
lin spirito malbona, sendita de la Eternulo. 15 Kaj la servantoj
de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio,
turmentas vin; 16 tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili
elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la
malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj
tiam fariĝos al vi bone. 17 Kaj Saul diris al siaj servantoj:
Elserĉu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi. 18
Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet-
Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo
kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta,
kaj la Eternulo estas kun li. 19 Kaj Saul sendis senditojn al
Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la
ŝafoj. 20 Tiam Jiŝaj prenis azenon, ŝarĝitan per pano, kaj
felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia
filo David al Saul. 21 Kaj David venis al Saul, kaj ekservis
antaŭ li; kaj ĉi tiu tre ekamis lin, kaj li fariĝis lia
armilportisto. 22 Kaj Saul sendis al Jiŝaj, por diri: Mi petas,
David restu ĉe mi, ĉar li plaĉas al mi. 23 Kaj ĉiufoje, kiam la
spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon
kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj
bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.

Sekva Ĉapitro →