↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 15

1 Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei
vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la
voĉon de la vortoj de la Eternulo. 2 Tiel diris la Eternulo
Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris
la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo. 3 Nun iru kaj frapu
Amalekon, kaj ekstermu ĉion, kion li havas; ne indulgu lin, sed
mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn
kaj ŝafojn, kamelojn kaj azenojn.

4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en
Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el
Jehuda. 5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon
ĉe la torento. 6 Kaj Saul diris al la Kenidoj: Iru, deturnu vin
kaj foriĝu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune
kun ili; vi faris ja favorkoraĵon al ĉiuj Izraelidoj, kiam ili
iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ
Egiptujo. 8 Kaj li kaptis Agagon, reĝon de Amalek, vivantan, sed
la tutan popolon li ekstermis per glavo. 9 Kaj Saul kaj la popolo
indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn
kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi
ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante: 11 Mi bedaŭras,
ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn
vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al
la Eternulo dum la tuta nokto. 12 Kaj Samuel leviĝis frue matene,
por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis
al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis
sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon. 13 Kiam Samuel venis al
Saul, Saul diris al li: Estu benita de la Eternulo; mi plenumis
la diron de la Eternulo. 14 Sed Samuel diris: Kion do signifas
tiu voĉo de ŝafoj en miaj oreloj, kaj la voĉo de bovoj, kiun mi
aŭdas? 15 Kaj Saul respondis: De la Amalekidoj oni venigis ilin,
ĉar la popolo indulgis la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn, por
buĉoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
16 Sed Samuel diris al Saul: Permesu, mi diros al vi, kion
parolis al mi la Eternulo en ĉi tiu nokto. Kaj tiu respondis al
li: Diru. 17 Kaj Samuel diris: Ĉu vi ne estis malgranda en viaj
okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la
Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo
vojirigis vin, kaj diris: Iru kaj ekstermu la pekulojn la
Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin.
19 Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al
militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel: Mi obeis la voĉon de la
Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo,
kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi
ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj
bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la
Eternulo, via Dio, en Gilgal. 
22 Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj
kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado
al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol
buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj. 23 Ĉar
malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko
de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo,
Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo. 24 Tiam Saul diris al
Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj
viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon. 25
Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne,
por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo. 26 Sed Samuel diris al
Saul: Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la
Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo
super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis
lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis. 28 Tiam Samuel
diris al li: La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de
Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona
ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj
ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris:
Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la
plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke
mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris
post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.

32 Kaj Samuel diris: Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj
venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris: Ho, alproksimiĝas la
maldolĉeco de la morto. 33 Kaj Samuel diris: Kiel via glavo
seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la
virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.

34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia
domo en Gibea de Saul. 35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la
tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la
Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.

Sekva Ĉapitro →