↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 12

1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon
pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon. 2 Kaj
nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis,
kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia
juneco ĝis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la
Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj
kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun
mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru
miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili
diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi
nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili: La Eternulo
estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto
hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:
Atestanto. 6 Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu
starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el
la lando Egipta. 7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon
koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo,
kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj. 8 Kiam Jakob venis en
Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la
Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn
patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko. 9 Sed ili
forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la
manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la
Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis
kontraŭ ili. 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni
pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj
al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni
servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon
kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj
malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj. 
12 Sed kiam vi
vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris
al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja
via reĝo. 13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi
petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi. 14 Se vi timos la
Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos
kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu
ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos
kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos
kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj. 16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu
tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi. 17 Ĉu ne
estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj
Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel
granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo,
petante por vi reĝon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj
la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte
ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon. 19 Kaj la tuta
popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo,
via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis
ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon. 20 Sed
Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan
malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la
Eternulo per via tuta koro. 21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj,
kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo. 22 La Eternulo
ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo
bonvolis fari vin Lia popolo. 23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki
antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ
la vojo bona kaj ĝusta. 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li
fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al
vi. 25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ
via reĝo, pereos.

Sekva Ĉapitro →