↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 11

1 Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en
Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ: Faru kun ni
interligon, kaj ni servos al vi. 2 Sed Naĥaŝ la Amonido diris al
ili: Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la
dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan
Izraelon. 3 Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ: Donu al ni
tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn
de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi. 4 Kaj
venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la
oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris. 
5 Sed jen
Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris: Kio
estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la
vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ. 6 Kaj la spirito de Dio penetris
Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia
kolero. 7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj
dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de
Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam
tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo
falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo. 8 Li kalkulis
ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil,
kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil. 9 Kaj ili diris
al la venintaj senditoj: Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en
Gilead: Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege.
Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj
tiuj ĝojis. 10 Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris: Morgaŭ ni eliros
al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi. 11 En la sekvanta
tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en
la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la
Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris
tiel, ke ne restis eĉ du kune. 12 Kaj la popolo diris al Samuel:
Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn
homojn, ke ni ilin mortigu. 13 Sed Saul diris: Neniun oni devas
mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al
Izrael.

14 Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj
ni novofestos tie la reĝecon. 15 Kaj la tuta popolo iris en
Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal,
kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie
Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →