↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 13

1 Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li
reĝis super Izrael. 2 Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el
Izrael; du mil estis kun Saul en Miĥmaŝ kaj sur la monto Bet-El,
kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la
popolo li foririgis ĉiun al lia tendo. 3 Kaj Jonatan venkobatis
la garnizonon de la Filiŝtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion aŭdis
la Filiŝtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando,
dirante: Aŭdu tion la Hebreoj. 4 Kaj la tuta Izrael aŭdis jenon:
Saul venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kaj Izrael fariĝis
malamata por la Filiŝtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en
Gilgalon.

5 Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek
mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da
sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis
tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet-Aven. 6 La Izraelidoj vidis, ke
ili estas en mizero, ĉar la popolo perdis la kuraĝon, kaj la
homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj
en putoj. 7 Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon
de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la
tuta popolo tremis ĉe li.

8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel,
sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de
li. 9 Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon kaj la
pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaŭ li finis la
oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte
al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul
respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis
al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ; 12
kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi
ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi
oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis
malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio,
kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian
reĝadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via reĝado ne longe
daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la
Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne
plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

15 Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen.
Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent
homoj. 16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun
ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare
en Miĥmaŝ. 17 Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri
taĉmentoj da ekstermantoj: unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo
al Ofra, al la lando Ŝual; 18 la dua taĉmento direktis sin laŭ la
vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima
vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forĝiston,
ĉar la Filiŝtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aŭ
ponardegon. 20 Kaj ĉiuj Izraelidoj devis iri al la Filiŝtoj, se
iu bezonis akrigi sian plugilon aŭ sian fosilon aŭ sian hakilon
aŭ sian rikoltilon. 21 Kaj la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj
de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la
pikstangoj malakriĝis. 22 Tial en la tago de la batalo ne
troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu
estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed troviĝis nur ĉe Saul kaj ĉe
lia filo Jonatan. 23 Dume gardistaro el la Filiŝtoj eliris al la
trapasejo de Miĥmaŝ.

Sekva Ĉapitro →