↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 10

1 Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon,
kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel
ĉefon super Sia heredaĵo. 2 Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi
trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen, en
Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la azeninoj,
kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la
azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi faru
koncerne mian filon? 3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos
al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al
Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri
bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino. 4 Kaj ili
salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj
manoj. 5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono
de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos
grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili
psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas. 6
Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos
kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo. 7 Kiam plenumiĝos super
vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar
Dio estas kun vi. 8 Kaj vi iros antaŭ mi en Gilgalon; poste mi
venos al vi, por fari bruloferojn, por buĉi pacoferojn. Sep
tagojn atendu, ĝis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi
devas fari. 9 Kaj kiam li turnis siajn ŝultrojn, por foriri de
Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj ĉiuj tiuj antaŭsignoj
plenumiĝis en tiu tago.

10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras
al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj
li ekprofetis meze de ili. 11 Kaj kiam ĉiuj, kiuj konis lin de
antaŭe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris
unu al alia: Kio fariĝis kun la filo de Kiŝ? ĉu ankaŭ Saul estas
inter la profetoj? 12 Kaj unu el tie respondis kaj diris: Kiu
estas ilia patro? De tio devenis la proverbo: Ĉu ankaŭ Saul estas
inter la profetoj? 13 Kaj ĉesinte profeti, li venis sur la
altaĵon.

14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo: Kien vi
iris? Kaj li respondis: Por serĉi la azeninojn; sed kiam ni
vidis, ke ili ne troviĝas, ni iris al Samuel. 15 Tiam diris la
onklo de Saul: Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel. 16
Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas
trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris
al li.

17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan. 18
Kaj li diris al la Izraelidoj: Tiel diris la Eternulo, Dio de
Izrael: Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la
manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de ĉiuj regnoj, kiuj premis
vin. 19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj
viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super
ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj
familioj. 20 Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la
loto trafis la tribon de Benjamen. 21 Kaj li alvenigis la tribon
de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de
Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin,
sed oni lin ne trovis. 22 Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon:
Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris: Jen li
kaŝis sin inter la vazaro. 23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de
tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren
li estis pli alta ol la tuta popolo. 24 Kaj Samuel diris al la
tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne
ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo
ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!

25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj
skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel
foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo. 26 Kaj Saul ankaŭ
iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies
koron Dio ektuŝis. 27 Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos
nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li
donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.

Sekva Ĉapitro →