↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 9

1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de
Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ,
Benjamenido, viro forta. 2 Li havis filon, kies nomo estis Saul;
ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli
bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta
popolo. 3 Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris
al sia filo Saul: Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj
iru serĉi la azeninojn. 4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj
trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la
landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de
Benjamen, sed ili ne trovis. 5 Kiam li venis en la landon Cuf,
Saul diris al la junulo, kiu estis kun li: Venu, ni reiru hejmen,
ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos
maltrankvila pri ni. 6 Kaj tiu diris al li: Jen en ĉi tiu urbo
estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre
plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun
ni devas iri. 7 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone, ni iros, sed
kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako,
kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni
havas? 8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris: Jen en mia
mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia
homo, kaj li montros al ni la vojon. 9 (En la antaŭa tempo ĉe
Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la
antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe
nomis antaŭvidisto.) 10 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone vi
diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia
homo. 
11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj
eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj: Ĉu la
antaŭvidisto estas ĉi tie? 12 Kaj tiuj respondis al ili kaj
diris: Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li
venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la
altaĵo. 13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ
ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas
antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas
la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos. 14 Kaj ili iris
supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen
Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon.

15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon
antaŭ la veno de Saul, dirante: 16 Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi
sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin
kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el
la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj
krioj atingis Min. 17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo
diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li
regos super Mia popolo. 18 Saul alproksimiĝis al Samuel en la
pordego, kaj diris: Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la
domo de la antaŭvidisto. 19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj
diris: Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi
manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros
al vi ĉion, kio estas en via koro. 20 Kaj pri la azeninoj, kiuj
perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj.
Kaj al kiu apartenos ĉio plej bona en Izrael? ĉu ne al vi kaj al
la tuta domo de via patro? 21 Saul respondis kaj diris: Mi estas
ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia
familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo de
Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn? 22 Tiam Samuel
prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la
manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj,
kiuj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj. 23 Kaj Samuel
diris al la kuiristo: Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj
pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi. 24 Kaj la
kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun ĝi, kaj metis
tion antaŭ Saulon, kaj Samuel diris: Jen estas, kio restis; metu
ĝin antaŭ vin kaj manĝu, ĉar ĝi estas rezervita por vi por la
tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul manĝis kun Samuel
en tiu tago. 
25 Kaj ili malsupreniris de la altaĵo en la urbon,
kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento. 26 Kaj ili leviĝis
frue; kaj kiam la matenruĝo leviĝis, Samuel vokis Saulon sur la
tegmenton, kaj diris: Leviĝu, mi lasos vin for. Kaj Saul leviĝis,
kaj ili eliris ambaŭ, li kaj Samuel, eksteren. 27 Kiam ili
atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul: Diru al la
junulo, ke li iru antaŭen (kaj tiu iris antaŭen); kaj vi haltu
nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

Sekva Ĉapitro →