↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 8

1 Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de
Izrael. 2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo
de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba. 3 Sed liaj
filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis
subaĉeton kaj juĝadis maljuste.

4 Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en
Raman, 5 kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne
iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin,
kiel ĉe ĉiuj popoloj. 6 Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili
diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel
ekpreĝis al la Eternulo. 7 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu
la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin
ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili. 8 Simile
al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis
ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis
al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi. 9 Nun obeu ilian
voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la
reĝo, kiu reĝos super ili.

10 Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo,
kiu petis de li reĝon. 11 Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de
la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj
ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro; 12
kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin
plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn
batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro; 13 kaj viajn filinojn
li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. 14
Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj
olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. 15 Kaj el
viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos
al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. 16 Kaj viajn servantojn
kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn
li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. 17 El viaj ŝafoj li prenos
dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj. 18 Tiam vi ekkrios pro
via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne
aŭskultos vin. 19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel
kaj diris: Ne, reĝo estu super ni; 20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj
popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu
niajn militojn. 21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la
popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo. 22 Kaj la Eternulo
diris al Samuel: Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon.
Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael: Iru ĉiu en sian urbon.

Sekva Ĉapitro →