↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 7

1 Kaj venis la loĝantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de
la Eternulo kaj alportis ĝin en la domon de Abinadab sur la
monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la
keston de la Eternulo.

2 De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis
multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael
sopiris pri la Eternulo. 3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de
Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo,
tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj
turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li
savos vin el la manoj de la Filiŝtoj. 4 Kaj la Izraelidoj forigis
la Baalojn kaj la Aŝtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo
sola.

5 Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi
preĝos por vi al la Eternulo. 6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj
ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu
tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis
la Izraelidojn en Micpa. 7 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la
Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj
elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis
antaŭ la Filiŝtoj. 8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel: Ne ĉesu
krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la
manoj de la Filiŝtoj. 9 Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon
kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis
al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin. 10 Kaj
dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por
batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu
tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj
ili estis frapitaj antaŭ Izrael. 11 Kaj la viroj de Izrael eliris
el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet-
Kar. 12 Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa
kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante: Ĝis ĉi tiu
loko helpis nin la Eternulo. 13 Tiamaniere la Filiŝtoj estis
kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la
mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de
Samuel. 14 Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la
Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn
Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter
Izrael kaj la Amoridoj. 15 Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum
sia tuta vivo. 16 Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon,
Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj. 17
Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ
li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →