↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 4

1 Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael.

Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis
tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud
Afek. 2 Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj
la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj,
kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil
homojn. 3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj
de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la
Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la
Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj
de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni
alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot,
sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de
Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas. 5 Kaj kiam la kesto de
interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta
Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis. 6 Kiam la
Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris: Kion signifas ĉi tiu
granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili
eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron. 7 Kaj
la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj
ili diris: Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe. 8 Ve al ni! kiu
savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj
dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto. 9
Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj
al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj
batalu. 10 Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis
venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato
estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil
piedirantoj. 11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du
filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis. 
12 Unu Benjamenido kuris
el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj
vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. 13 Kiam li
venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro
tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la
urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14 Kiam Eli aŭdis la kriadon, li
diris: Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide
venis kaj sciigis al Eli. 15 Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok
jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi. 16 Kaj
tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris
hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero, mia
filo? 17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael forkuris
antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ
viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio
estas forprenita. 18 Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli
falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon,
kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de
Izrael dum kvardek jaroj. 19 Lia bofilino, la edzino de Pineĥas,
estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la
forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj
de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la
naskaj doloroj. 20 Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj
ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne
respondis, kaj ne prenis tion al sia koro. 21 Kaj ŝi donis al la
knabo la nomon Ikabod, dirante: For estas la gloro de Izrael; ĉar
forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia
edzo. 22 Kaj ŝi diris: For estas la gloro de Izrael, ĉar
forprenita estas la kesto de Dio.

Sekva Ĉapitro →