↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 5

1 La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer
en Aŝdodon. 2 Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj
enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de
Dagon. 3 Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili
vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la
Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
4 Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen
Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de
Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la
torso restis. 5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj
eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de
Dagon ĝis la nuna tago.

6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li
komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj
en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. 7 Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel,
tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar
peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon. 8 Ili sendis
kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris:
Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris:
Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni
transportis la keston de la Dio de Izrael. 9 Sed kiam oni
transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre
grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la
malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
10 Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la
kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante: Oni
alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj
nian popolon. 11 Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la
Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke
ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar
en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de
Dio. 12 Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj,
kaj la kriado de la urbo leviĝis ĝis la ĉielo.

Sekva Ĉapitro →