↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 3

1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto
de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte
profetaj vizioj. 2 En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko
(lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi); 3 kaj la
lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la
templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio; 4 tiam la
Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj li
kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu
diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj
kuŝiĝis. 6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel
leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis
min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj
kuŝiĝu. 7 Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne
estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8 Kaj la
Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj
iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli
komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon. 9 Kaj Eli diris al
Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu,
ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj
kuŝiĝis sur sia loko. 10 Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj
vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:
Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas. 11 Tiam la Eternulo diris al
Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion
aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj. 12 En tiu tago Mi plenumos
super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj
finos. 13 Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro
la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin,
kaj li ne detenis ilin. 14 Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli,
ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero
nek per farunofero. 
15 Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li
malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis
raporti pri la vizio al Eli. 16 Kaj Eli vokis Samuelon, kaj
diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 17 Kaj
tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi
petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se
vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi. 18 Kaj Samuel
rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li
estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li. 19 Kaj Samuel
kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj
li faligis sur la teron. 20 Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan
ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.
21 Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo
revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →