↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Samuel

Ĉapitro 2

1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris:

     Ĝojas mia koro pri la Eternulo,
     Mia korno altiĝis pro la Eternulo;
     Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj,
     Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
2    Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;
     Ĉar ekzistas neniu krom Vi,
     Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3    Ne parolu plu fieraĵon;
     Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo;
     Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta,
     Kaj Li starigis la aferojn.
4    La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,
     Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
5    Satuloj sin dungigas pro pano,
     Kaj malsatuloj jam ne malsatas;
     Senfruktulino naskis sep,
     Kaj multinfanulino senfortiĝis.
6    La Eternulo mortigas kaj vivigas,
     Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.
7    La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas,
     Malaltigas kaj altigas.
8    Li levas malriĉulon el polvo,
     El koto Li altigas senhavulon,
     Por sidigi lin kun altranguloj,
     Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;
     Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero,
     Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9    La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,
     Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;
     Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
10   La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li;
     El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili.
     La Eternulo juĝos la finojn de la tero,
     Kaj donos forton al Sia reĝo,
     Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis
servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis
oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la
viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpuŝadis
ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la
kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro.
Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon.
15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro,
kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu viandon, por rosti
por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur
krudan. 16 Se la homo diris al li: Antaŭe oni oferbruligu la
sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li
diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto. 17 La peko de la
knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj
malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita
per lina efodo. 19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia
patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia
edzo, por alporti la ĉiujaran oferon. 20 Kaj Eli benadis Elkanan
kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi idojn de ĉi
tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la
Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko. 21 La Eternulo atentis
Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn;
kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.

22 Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun
ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas
antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 23 Kaj li diris al
ili: Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj
agoj de ĉi tiu tuta popolo. 24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la
famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo. 25
Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo
pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne
aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi
ilin. 26 Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis
kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.

27 Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la
Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili
estis en Egiptujo, en la domo de Faraono; 28 kaj Mi elektis lin
el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia
altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj
Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la
Izraelidoj. 29 Kial do vi piedpremas Mian buĉoferon kaj
farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? vi honoras viajn
filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de ĉiuj
oferdonoj de Mia popolo Izrael. 30 Tial la Eternulo, Dio de
Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro
irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne
permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj
malestimantoj estos malaltigitaj. 31 Jen venos baldaŭ la tempo,
kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne
estos maljunulo en via domo; 32 kaj vi vidos konkuranton en la
loĝejo, dum ĉiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam
estos maljunulo en via domo. 33 Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de
antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo
turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo.
34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumiĝos sur viaj du
filoj, sur Ĥofni kaj Pineĥas: en unu tago ili ambaŭ mortos. 35
Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laŭ Mia koro
kaj laŭ Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li
irados ĉiam antaŭ Mia sanktoleito. 36 Kaj ĉiu, kiu restos el via
domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda
monero kaj pro bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aliĝi
al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.

Sekva Ĉapitro →