↑ Enhavo

I. Samuel

LIBRO UNUA

Ĉapitro 1

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia
nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu,
filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu
estis Ĥana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis
infanojn, sed Ĥana ne havis infanojn. 3 Tiu viro ĉiujare iradis
el sia urbo, por adorkliniĝi kaj fari oferon al la Eternulo
Cebaot en Ŝilo; kaj tie Ĥofni kaj Pineĥas, du filoj de Eli, estis
pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li
donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj
partojn; 5 kaj al Ĥana li kun malĝojo donis unu parton, ĉar Ĥanan
li amis, sed la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 6 Kaj ŝia
konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la
Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 7 Tiel estis farate ĉiujare; kiam ŝi
iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis
ŝin, ke ŝi ploris kaj ne manĝis. 8 Kaj ŝia edzo Elkana diris al
ŝi: Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel
afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
9 Kaj Ĥana leviĝis, manĝinte en Ŝilo kaj trinkinte. Kaj la pastro
Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo de la Eternulo. 10
Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte
ploris. 11 Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo
Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros
min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon
virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo
de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon. 
12 Dum ŝi longe
preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon. 13 Ĥana
parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni
ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al
ŝi: Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed
Ĥana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun
malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas
mian animon antaŭ la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke
ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi
parolis ĝis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco,
kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18
Kaj ŝi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris
sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja.
19 Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la
Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana
ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin. 20 Post
kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li
la nomon Samuel, ĉar: De la Eternulo mi lin elpetis. 
21 La viro
Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la
ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon. 22 Sed Ĥana ne iris, sed
ŝi diris al sia edzo: Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi
venigos lin, ke li aperu antaŭ la Eternulo kaj restu tie por
ĉiam. 23 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Faru tion, kio plaĉas
al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian
promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi
demamigis lin. 24 Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin
kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da
vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj
la knabo estis ankoraŭ juna. 25 Kaj oni buĉis bovon kaj venigis
la knabon al Eli. 26 Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe,
kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu
staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo. 27 Pri ĉi tiu
knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri
kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la
tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili
tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →