↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 20

1 Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo
kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ
la Eternulo en Micpa. 2 Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo,
ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio,
kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon. 3 La
Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la
Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo? 4 Tiam
respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:
Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por
tranokti. 5 Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj
ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj
mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis. 6 Tiam mi
prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn
regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en
Izrael. 7 Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj
decidon ĉi tie. 8 Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj
diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al
sia domo; 9 sed jen estas, kion ni faros al Gibea: ni lotos pri
ĝi; 10 kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj,
po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por
la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj
agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en
Izrael. 11 Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj
unuanime, kiel unu homo.

12 Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de
Benjamen, por diri: Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe
vi? 13 Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj
ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la
Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la
Izraelidoj. 14 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en
Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn. 15 Kaj la nombro
de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil
homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea
estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj. 16 El tiu tuta
popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili
povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.

17 Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis
kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis
batalkapablaj. 18 Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj
demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri
antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:
Jehuda antaŭe. 19 Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis
Gibean. 20 Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la
Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili
antaŭ Gibea. 21 Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en
tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron. 22
Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove
komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago. 23
Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la
vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue
alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la
Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.

24 Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago.
25 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua
tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la
teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo. 26 Tiam ĉiuj
Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj
ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago
ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la
Eternulon. 27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis
en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28 kaj Pineĥas, filo
de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili
diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la
Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru,
ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn. 29 Kaj la
Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.

30 Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria
tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe. 31 Kaj la
Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la
urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj,
sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj
mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj. 32 Kaj la
Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la
Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur
la vojon. 33 Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis
en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el
sia loko, el la kaverno Geba. 34 Kaj venis antaŭ Gibean dek mil
elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj
ili ne sciis, ke trafos ilin malbono. 35 Kaj la Eternulo frapis
la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis
en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn;
ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.

36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la
Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la
embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea. 37 Kaj la embuskuloj rapidis
kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis
la tutan urbon per glavo. 38 Estis interkonsentite inter la
Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan
kolonon da fumo el la urbo. 39 Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum
la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj
mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni
kiel en la unua batalo: 40 tiam komencis leviĝadi el la urbo
kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili
ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo. 41 Kaj la
Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis;
ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis. 42 Kaj ili turniĝis
antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed
la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis
ilin dumvoje, 43 ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis
Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea. 44
Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis
fortaj militistoj. 45 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la
dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin
mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili
ankoraŭ du mil homojn. 46 La nombro de ĉiuj falintoj el la
Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de
glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj. 47 Kaj ili sin turnis
kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj
ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn. 48 Sed la Izraelidoj
reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la
brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili
renkontis, ili forbruligis per fajro.

Sekva Ĉapitro →