↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 21

1 Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos
sian filinon edzinige al Benjamenido. 2 Kaj la popolo venis en
Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian
voĉon kaj forte ploris, 3 kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de
Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu
tribo? 4 La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis
tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn. 5 Kaj la
Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun
la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri
tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos
mortigitaj. 6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la
Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el
Izrael! 7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne
edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili
edzinojn el niaj filinoj. 8 Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj
de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis,
ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead.
9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu
el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead. 10 Tiam la komunumo sendis
tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al
ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en
Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn. 11 Kaj tiel agu: ĉiun
virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro,
ekstermu. 12 Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead
kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj
ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando
Kanaana.

13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj,
kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon. 14 Tiam la
Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj
restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis
sufiĉe por ili. 15 Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la
Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

16 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la
restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de
Benjamen. 17 Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj
bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael; 18
kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la
Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon
al Benjamenido. 19 Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la
Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo,
kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona. 20 Kaj ili
ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la
vinberĝardenoj; 21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo
eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj
kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la
landon de la Benjamenidoj. 22 Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj
kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne
prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial
vi estas nun senkulpaj. 23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj
prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin;
kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj
ekloĝis en ili. 24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la
Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris
de tie al sia posedaĵo. 25 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe
Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.