↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 19

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido
sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon
el Bet-Leĥem de Jehuda. 2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj
foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda,
kaj ŝi restis tie kvar monatojn. 3 Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris
al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia
junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia
patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis
lin kun ĝojo. 4 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna
virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj
trinkis kaj tranoktis tie. 5 En la kvara tago ili leviĝis frue
matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino
diris al sia bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj
poste vi iros. 6 Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj
trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi
petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron. 7 La viro leviĝis, por
foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj
tranoktis tie. 8 En la kvina tago li leviĝis frue matene, por
iri; sed la patro de la juna virino diris: Fortigu, mi petas,
vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ
manĝis. 9 Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj
lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al
li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi
petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al
si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros
al via tendo. 10 Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj
iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas
Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia
kromedzino. 11 Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte
kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en
ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi. 12 Sed lia
sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj
ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea. 13 Kaj li
diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj,
kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama. 14 Kaj ili iris pluen kaj
iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al
la Benjamenidoj. 15 Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti
en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu
invitis ilin en la domon, por tranokti. 
16 Sed jen iu maljunulo
venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de
Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko
estis Benjamenidoj. 17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la
fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:
Kien vi iras? kaj de kie vi venas? 18 Kaj tiu diris al li: Ni
iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim,
de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras
al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon. 19
Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj
vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo,
kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni. 20 Kaj la
maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi
prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato. 21 Kaj li
envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj;
kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis. 22 Dum ili
ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj
malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al
la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian
domon, ke ni lin ekkonu. 23 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj
diris al ili: Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo
venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon. 24 Jen mi havas
filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin,
kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi;
sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon. 25 Sed la homoj
ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj
elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al
si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili
forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo. 26 Kaj la virino
venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de
tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume.
27 Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo,
kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino,
lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj
estas sur la sojlo. 28 Kaj li diris al ŝi: Leviĝu, kaj ni iros.
Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon,
leviĝis, kaj iris al sia loko. 29 Kiam li venis en sian domon, li
prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun
ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn
regionojn de Izrael. 30 Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris: Ne estis
kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj
eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj
decidu.

Sekva Ĉapitro →