↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 18

1 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la
tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu
tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael. 2 Kaj
la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj
reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por
rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili: Iru, esploru
la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de
Miĥa kaj tranoktis tie. 3 Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa,
ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj
diris al li: Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie?
kaj kion vi bezonas ĉi tie? 4 Kaj li diris al ili: Tiel kaj tiel
agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por
li. 5 Kaj ili diris al li: Demandu, ni petas, Dion, por ke ni
eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras. 6 Kaj la pastro
diris al ili: Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun
vi iras.

7 Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la
popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la
Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en
la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas
malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon. 8 Kaj ili venis
al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al
ili: Kion vi raportos? 9 Kaj ili diris: Leviĝu, kaj ni iru
kontraŭ ilin; ĉar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu
trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon. 10
Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri danĝero, kaj
la lando estas vasta; Dio transdonas ĝin en viajn manojn; tio
estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

11 Kaj elmoviĝis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj
Eŝtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj. 12 Kaj ili iris,
kaj stariĝis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda.
Tial oni ĝis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; ĝi estas post
Kirjat-Jearim. 13 Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj
venis al la domo de Miĥa. 14 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por
esplorrigardi la landon Laiŝ, diris al siaj fratoj: Ĉu vi scias,
ke en ĉi tiuj domoj troviĝas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj
idolo? pripensu do, kion vi devas fari. 15 Kaj ili turniĝis tien
kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Miĥa,
kaj salutis lin. 16 La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per
siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego. 17 Kaj la kvin viroj,
kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la
figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la
pastro staris antaŭ la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per
bataliloj. 18 Kiam tiuj eniris en la domon de Miĥa, kaj prenis la
figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro
diris al ili: Kion vi faras? 19 Sed ili diris al li: Silentu,
metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni
patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la
domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
20 Kaj tio bone plaĉis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj
la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon. 21 Kaj
ili turniĝis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj
la pakaĵojn antaŭ sin. 22 Kiam ili malproksimiĝis de la domo de
Miĥa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Miĥa, kun krio
kolektiĝis kaj kuris post la Danidoj. 23 Kaj ili kriis al la
Danidoj; kaj ĉi tiuj turnis siajn vizaĝojn, kaj diris al Miĥa:
Kio estas al vi, ke vi faras krion? 24 Kaj li diris: Miajn diojn,
kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi
foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio
estas al mi? 25 Kaj la Danidoj diris al li: Ne aŭdigu vian voĉon
antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian
animon kaj la animon de via domo. 26 Kaj la Danidoj foriris sian
vojon. Kaj Miĥa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li
returniĝis kaj revenis en sian domon. 27 Sed tiuj prenis tion,
kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis
en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj
venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per
fajro. 28 Kaj estis neniu savanto, ĉar ĝi estis malproksime de
Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj ĝi estis en la
valo, kiu troviĝas apud Bet-Reĥob. Ili konstruis la urbon kaj
ekloĝis en ĝi. 29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo
de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo
estis Laiŝ. 30 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj
Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj
estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili
estis forkaptitaj el la lando. 31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la
domo de Dio estis en Ŝilo, ili havis ĉe si la idolon de Miĥa,
kiun li faris.

Sekva Ĉapitro →