↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 17

1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa. 2 Li
diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni
prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la
arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia
filo estu benata de la Eternulo. 3 Kaj li redonis la mil kaj cent
arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi
dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por
fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi. 4 Sed li
redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent
arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el
tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa. 5 Tiu homo
Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn,
kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro. 6 En
tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio
plaĉis al li.

7 Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj,
li estis Levido kaj loĝis tie. 8 Tiu homo iris el la urbo, el
Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj
li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de
Miĥa. 9 Kaj Miĥa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al
li: Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por
ekloĝi tie, kie mi trovos oportune. 10 Tiam Miĥa diris al li:
Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al
vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj
manĝaĵon. Kaj la Levido iris. 11 Kaj la Levido konsentis resti ĉe
tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj. 12
Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li
pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa. 13 Kaj Miĥa diris: Nun mi
scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi
pastro.

Sekva Ĉapitro →