↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 16

1 Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al
ŝi. 2 Al la Gazaanoj oni diris: Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili
ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la
pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto,
dirante: Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos. 3 Ŝimŝon kuŝis ĝis
noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la
urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la
riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la
supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.

4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis
Delila. 5 Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al
ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj
per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu
lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj. 6
Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Diru al mi, mi petas, en kio
konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por
humiligi vin. 7 Kaj Ŝimŝon diris al ŝi: Se oni ligos min per sep
freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel
la aliaj homoj. 8 Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi
sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili. 9
Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li:
Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel
oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj
oni ne sciiĝis pri lia forto. 10 Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Jen
vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio
oni povas vin ligi. 11 Kaj li diris al ŝi: Se oni min ligos per
novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi
senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 12 Tiam Delila
prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:
Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia
ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon. 13 Kaj
Delila diris al Ŝimŝon: Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi
mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris
al ŝi: Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo.
14 Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filiŝtoj
iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la
interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo. 15 Tiam ŝi diris al li:
Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun
mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio
konsistas via granda forto. 
16 Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj
vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis. 17
Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo
ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la
ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos
min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 18
Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi
sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi
tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al
ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj
manoj. 19 Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis
homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis
humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis. 20 Kaj ŝi diris:
Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris:
Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la
Eternulo forlasis lin. 21 Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis
liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj
ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo. 22 Dume la haroj de
lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

23 La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon
al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio
transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon. 24 Kaj la
popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio
transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de
nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni. 25 Kiam ilia koro
gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis
Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni
starigis lin inter la kolonoj. 26 Kaj Ŝimŝon diris al la junulo,
kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la kolonojn,
sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili. 27 Kaj la domo
estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la
Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj
virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon. 28 Kaj Ŝimŝon vokis
al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas,
rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi
faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj. 29
Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo,
kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua
per sia maldekstra mano. 30 Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo
kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo
sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la
nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli
granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo. 31
Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis
lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la
tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek
jaroj.

Sekva Ĉapitro →