↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 15

1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon
vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos
al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis
al li eniri. 2 Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis
ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino
estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu. 3 Sed
Ŝimŝon diris al ili: Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la
Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon. 4 Kaj Ŝimŝon iris, kaj
kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al
vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj. 5 Kaj
li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la
grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la
ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la
olivarbojn. 6 Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni
respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian
edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj
forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron. 7 Tiam Ŝimŝon diris al
ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon
kontraŭ vi. 8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la
lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.

9 Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de
Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi. 10 Kaj la Jehudaidoj diris: Pro
kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por ligi
Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni. 11 Tiam iris tri
mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al
Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi
faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi
agis kun ili. 12 Kaj ili diris al li: Ni venis, por ligi vin, por
doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili:
Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min. 13 Kaj ili diris al li jene:
Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed
certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj
kaj elkondukis lin el la roko. 14 Kiam li venis al Leĥi, la
Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la
spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj
brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj
disfalis de liaj manoj. 15 Kaj li trovis freŝan makzelon de
azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per
ĝi mil homojn. 16 Kaj Ŝimŝon diris:

     Per makzelo de azeno grandegan amason,
     Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

17 Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj
li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi. 18 Kaj li eksentis
grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi
faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi
devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!
19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi
akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis.
Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en
Leĥi. 20 Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la
Filiŝtoj dum dudek jaroj.

Sekva Ĉapitro →