↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 14

1 Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la
filinoj de la Filiŝtoj. 2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia
patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el
la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon. 3
Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino
inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi
iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon
diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi. 4 Kaj
lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo,
ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la
Filiŝtoj regis super Izrael.

5 Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan;
kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono
blekegante venis renkonte al li. 6 Kaj venis sur lin la spirito
de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon,
kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj
gepatroj, kion li faris. 7 Kaj li venis kaj parolis kun la
virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon. 8 Post kelka tempo li iris
denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de
la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la
leono, kaj ankaŭ mielo. 9 Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj
iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj
donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la
kadavro de la leono li prenis la mielon. 10 Kaj lia patro venis
al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras
la junuloj. 11 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek
kompanianojn, ke ili estu kun li. 12 Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi
proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj
de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj
tridek kompletojn da vestoj; 13 sed se vi ne povas diveni al mi,
tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da
vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni
aŭskultos. 14 Kaj li diris al ili:

     El manĝantaĵo devenis manĝataĵo,
     Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo.

Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj. 
15 En la sepa
tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li
solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la
domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?
16 Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur
malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia
popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi:
Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin
diru? 17 Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe
ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi
tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de
ŝia popolo. 18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ
la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas
pli forta ol leono? Kaj li diris al ili:

     Se vi ne plugus per mia bovidino,
     Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en
Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn
vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj
de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon
de sia patro. 20 Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia
festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

Sekva Ĉapitro →