↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 13

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la
Filiŝtoj por kvardek jaroj.

2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis
Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis. 3 Kaj aperis
anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas
senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon. 4
Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu
nenion malpuran; 5 ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj
razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la
knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la
manoj de la Filiŝtoj. 6 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo
jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto
de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie
li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi. 7 Kaj li diris al mi:
Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek
ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio
estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto. 8 Tiam
Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia
Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li
instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo. 9 Kaj Dio
aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove
al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo,
ne estis kun ŝi. 10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian
edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi
en tiu tago. 11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj
venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu
parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi. 12 Kaj Manoaĥ diris: Se
viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la
knabo kaj liaj agoj? 13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al
Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin
gardu; 14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu,
vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu;
ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu. 
15 Kaj Manoaĥ diris al
la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni
pretigos por vi kapridon. 16 Sed la anĝelo de la Eternulo diris
al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon;
sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar
Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo. 17 Kaj
Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke
ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto. 18 Sed la anĝelo
de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi
estas neordinara. 19 Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon
kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris
miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis: 20 kiam la flamo
leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo
leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion
vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere. 21 Kaj la anĝelo de la
Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam
Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo. 22 Kaj
Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.
23 Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi
nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj
ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion,
kion Li aŭdigis. 24 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la
nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis. 25
Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la
Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

Sekva Ĉapitro →