↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 12

1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al
Jiftaĥ: Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne
vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos
per fajro. 2 Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis
grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis
min el ilia mano. 3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al
risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo
transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi,
por malpaci kontraŭ mi? 4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de
Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de
Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris: Vi estas
forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de
Manase. 5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la
transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj
diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi
estas Efraimido? Se li diris: Ne, 6 tiam ili diris al li: Diru:
Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam
ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en
tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

7 Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis
Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de
Gilead.

8 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem. 9 Li
havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren,
kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li
estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj. 10 Kaj Ibcan mortis, kaj
oni enterigis lin en Bet-Leĥem.

11 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li
estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj. 12 Kaj mortis Elon, la
Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de
Zebulun.

13 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel,
Piratonano. 14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj
rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael
dum ok jaroj. 15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano,
kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la
monto de la Amalekidoj.

Sekva Ĉapitro →