↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 11

1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo
de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ. 2 Kaj la edzino de
Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis,
ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li: Vi ne heredos en la domo
de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino. 3 Tiam Jiftaĥ
forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj
kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li.

4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael. 5 Kaj
kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead
iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob. 6 Kaj ili diris al
Jiftaĥ: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la
Amonidoj. 7 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Vi
malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial
do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero? 8 Kaj la
plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: Pro tio ni nun revenas al
vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi
estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead. 9 Kaj Jiftaĥ diris
al la plejaĝuloj de Gilead: Se vi revenigas min, por batali
kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu
tiam mi estos via estro? 10 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al
Jiftaĥ: La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros
konforme al viaj vortoj. 11 Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de
Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto,
kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en
Micpa.

12 Jiftaĥ sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, por diri:
Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraŭ
mia lando? 13 Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de
Jiftaĥ: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el
Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi
en paco. 14 Tiam Jiftaĥ duan fojon sendis senditojn al la reĝo de
la Amonidoj, 15 kaj dirigis al li: Tiel diris Jiftaĥ: Izrael ne
prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj; 16 ĉar irante
el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto ĝis la Ruĝa Maro kaj
venis al Kadeŝ; 17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de
Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de
Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li
ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ; 18 kaj li iris tra la
dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj
venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe
de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la
limo de Moab. 19 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la
Amoridoj, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Izrael diris al li: Permesu al ni
trairi vian landon ĝis mia loko; 20 sed Siĥon ne volis, ke Izrael
trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj
ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael. 21 Kaj
la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan
popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael
ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu
lando. 22 Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de
Arnon ĝis Jabok kaj de la dezerto ĝis Jordan. 23 Tiamaniere la
Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaŭ Lia
popolo Izrael; kaj vi volas preni ĝian posedaĵon? 24 Tion, kion
posedigas al vi Kemoŝ, via dio, tion posedu; sed ĉiun, kiun la
Eternulo, nia Dio, forpelis de antaŭ ni, tiun ni heredos. 25 Ĉu
vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj reĝo de Moab? ĉu
tiu malpacis kun Izrael aŭ militis kontraŭ li? 26 De la tempo,
kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer
kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon,
pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
27 Mi ne pekis kontraŭ vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante
kontraŭ mi. La Eternulo, la Juĝanto, juĝu nun inter la Izraelidoj
kaj la Amonidoj. 28 Sed la reĝo de Amon ne atentis la vortojn de
Jiftaĥ, kiujn ĉi tiu sendis al li.

29 Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li
trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis
Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj. 30
Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se
Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn, 31 tiam tiu, kiu
eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe
revenos de la Amonidoj--tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi
oferos lin kiel bruloferon. 32 Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj,
por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn
manojn. 33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek
urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim--tio estis tre granda venkobato; kaj
la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.

34 Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino
eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia
sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon. 35 Kiam
li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ho ve, mia
filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis
mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.
36 Kaj ŝi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ
la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam
la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la
Amonidoj. 37 Kaj ŝi diris al sia patro: Faru por mi jenon: lasu
min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj
priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj. 38 Kaj li
diris: Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune
kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj. 39
Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li
plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne
ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael, 40 ke ĉiujare la
filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la
Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

Sekva Ĉapitro →