↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 10

1 Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de
Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de
Efraim. 2 Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj
li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.

3 Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael
dum dudek du jaroj. 4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur
tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni
ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5 Kaj
Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.

6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la
dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj
al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili
forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7 Tiam ekflamis la
kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en
la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8 Kaj
ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek
ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la
lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9 Kaj la Amonidoj
transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen
kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata. 10 Tiam
ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi,
ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la
Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj
kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj. 12 Kaj
la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis
al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis
Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru
kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo
de via mizero. 15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni
pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ. 16
Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la
Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

17 Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead;
kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa. 18
Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos
batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de
Gilead.

Sekva Ĉapitro →