↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 9

1 Abimeleĥ, filo de Jerubaal, iris en Ŝeĥemon, al la fratoj de
sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la
domo de sia patrinpatro jene: 2 Diru al la oreloj de ĉiuj
loĝantoj de Ŝeĥem: Kio estas pli bona al vi, ĉu ke regu vin
sepdek homoj, ĉiuj filoj de Jerubaal, aŭ ke regu vin unu homo?
memoru ankaŭ, ke mi estas via osto kaj via karno. 3 Kaj la fratoj
de lia patrino diris pri li al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de
Ŝeĥem ĉiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ;
ĉar ili diris: Li estas nia frato. 4 Kaj ili donis al li sepdek
arĝentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimeleĥ dungis
per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis
lin. 5 Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj
mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur
unu ŝtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, ĉar li
kaŝiĝis.

6 Kaj kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem kaj la tuta domo de Milo,
kaj ili iris kaj faris Abimeleĥon reĝo, ĉe la kverko, kiu staras
en Ŝeĥem. 7 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj
stariĝis sur la supro de la monto Gerizim, kaj laŭte ekkriis, kaj
diris al ili: Aŭskultu min, loĝantoj de Ŝeĥem, kaj aŭskultos vin
Dio. 8 Iris la arboj, por sanktolei reĝon super si; kaj ili diris
al la olivarbo: Reĝu super ni. 9 Sed la olivarbo diris al ili: Ĉu
mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke
mi iru vagi super la arboj? 10 Kaj la arboj diris al la figarbo:
Iru vi, reĝu super ni. 11 Sed la figarbo diris al ili: Ĉu mi
perdis mian dolĉecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi
super la arboj? 12 Kaj la arboj diris al la vinberujo: Iru vi,
reĝu super ni. 13 Sed la vinberujo diris al ili: Ĉu mi perdis
mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la
arboj? 14 Tiam ĉiuj arboj diris al la dornarbusto: Iru vi, reĝu
super ni. 15 Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi
sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia
ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos
la cedrojn de Lebanon. 16 Nun ĉu vi agis ĝuste kaj juste,
reĝigante Abimeleĥon? kaj ĉu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj
lian domon, kaj ĉu vi agis kun li konforme al lia merito? 17 Mia
patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon kaj savis vin el la
manoj de Midjan; 18 kaj vi leviĝis nun kontraŭ la domon de mia
patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu ŝtono,
kaj Abimeleĥon, filon de lia sklavino, vi reĝigis super la
loĝantoj de Ŝeĥem, pro tio, ke li estas via frato. 19 Se ĝuste
kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam ĝoju
pri Abimeleĥ, kaj li ankaŭ ĝoju pri vi. 20 Sed se ne, tiam eliru
fajro el Abimeleĥ kaj forbruligu la loĝantojn de Ŝeĥem kaj la
domon de Milo; kaj fajro eliru el la loĝantoj de Ŝeĥem kaj el la
domo de Milo kaj forbruligu Abimeleĥon. 21 Kaj Jotam forkuris kaj
forsavis sin kaj iris en Beeron kaj ekloĝis tie pro timo antaŭ
sia frato Abimeleĥ.

22 Kaj Abimeleĥ regis super Izrael tri jarojn. 23 Kaj Dio venigis
malbonan spiriton inter Abimeleĥ kaj la loĝantoj de Ŝeĥem; kaj la
loĝantoj de Ŝeĥem perfidis Abimeleĥon, 24 por ke la krimo pri la
sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimeleĥon,
ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la loĝantojn de Ŝeĥem,
kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn. 25
Kaj la loĝantoj de Ŝeĥem starigis kontraŭ li insidantojn sur la
suproj de la montoj, kaj ili prirabadis ĉiun, kiu pasis preter
ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ.

26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris
tra Ŝeĥem; kaj fidis lin la loĝantoj de Ŝeĥem. 27 Kaj ili eliris
sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin
kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj
drinkis kaj malbenis Abimeleĥon. 28 Kaj Gaal, filo de Ebed,
diris: Kiu estas Abimeleĥ, kaj kio estas Ŝeĥem, ke ni servu al
li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto.
Servu al la homoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, sed al tiu kial ni
servu? 29 Se iu donus ĉi tiun popolon en miajn manojn, mi
forpelus Abimeleĥon. Kaj oni diris al Abimeleĥ: Plimultigu vian
militistaron, kaj eliru. 30 Kiam Zebul, la estro de la urbo,
aŭdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. 31
Kaj li sendis ruze senditojn al Abimeleĥ, por diri: Jen Gaal,
filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en Ŝeĥemon kaj ribeligas la
urbon kontraŭ vi; 32 tial leviĝu en la nokto, vi kaj la popolo,
kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo; 33 kaj matene,
kiam leviĝos la suno, leviĝu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam
li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al
li, kion via mano povos.

34 Kaj Abimeleĥ, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis en
la nokto, kaj faris apud Ŝeĥem embuskon el kvar taĉmentoj. 35 Kaj
Gaal, filo de Ebed, eliris kaj stariĝis ĉe la pordego de la urbo;
kaj Abimeleĥ, kaj la popolo, kiu estis kun li, leviĝis el la
embusko. 36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul: Jen
popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris
al li: La ombro de la montoj ŝajnas al vi homoj. 37 Kaj Gaal
parolis plue, kaj diris: Jen popolo malsupreniras de la altaŝo,
kaj unu taĉmento venas laŭ la vojo de la kverko de sorĉistoj. 38
Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via buŝo, kiu diris: Kiu
estas Abimeleĥ, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun
vi malŝatis; nun eliru, kaj batalu kontraŭ ĝi. 39 Kaj Gaal
eliris, havante post si la loĝantojn de Ŝeĥem, kaj ekbatalis
kontraŭ Abimeleĥ. 40 Kaj Abimeleĥ ekpelis lin, kaj li forkuris,
kaj falis multe da mortigitoj ĝis la pordego mem. 41 Kaj Abimeleĥ
restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke
ili ne loĝu en Ŝeĥem. 42 En la sekvanta tago la popolo eliris sur
la kampon. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ. 43 Kaj li prenis sian
militistaron kaj dividis ĝin en tri taĉmentojn kaj faris embuskon
sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li
leviĝis kontraŭ ili kaj batis ilin. 44 Kaj Abimeleĥ, kaj la
taĉmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj stariĝis antaŭ la
pordego de la urbo; kaj du taĉmentoj atakis ĉiujn, kiuj estis sur
la kampo, kaj mortigis ilin. 45 Kaj Abimeleĥ batalis kontraŭ la
urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la
popolon, kiu estis en ĝi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur
ĝia loko salon.

46 Kiam tion aŭdis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem, ili foriris
en la fortikaĵon de la dio Berit. 47 Kaj oni diris al Abimeleĥ,
ke kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem. 48 Tiam Abimeleĥ
iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun
li, kaj Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon
de arbo kaj prenis ĝin kaj metis ĝin sur sian ŝultron, kaj diris
al la homoj, kiuj estis kun li: Kion vi vidis, ke mi faris, tion
rapide faru kiel mi. 49 Kaj ankaŭ ĉiuj el la tuta popolo dehakis
branĉojn kaj iris post Abimeleĥ kaj almetis al la fortikaĵo kaj
ekbruligis per ili la fortikaĵon per fajro; kaj mortis ankaŭ ĉiuj
homoj de la turo de Ŝeĥem, ĉirkaŭ mil viroj kaj virinoj.

50 Kaj Abimeleĥ iris al Tebec kaj sieĝis Tebecon kaj prenis ĝin.
51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj
viroj kaj virinoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin
tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimeleĥ
venis al la turo kaj sieĝis ĝin, kaj aliris al la pordo de la
turo, por forbruligi ĝin per fajro. 53 Tiam iu virino ĵetis
muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion.
54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn
batalilojn, kaj diris al li: Eltiru vian glavon kaj mortigu min,
por ke oni ne diru pri mi: Virino lin mortigis. Kaj lia junulo
lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke
Abimeleĥ mortis, kaj ili iris ĉiu al sia loko. 56 Tiel Dio
repagis la malbonagon de Abimeleĥ, kiun ĉi tiu faris rilate sian
patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan
malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon;
kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

Sekva Ĉapitro →