↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 3

1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por
elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj
kontraŭ Kanaan; 2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj,
por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin: 3 kvin
princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj
Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon
ĝis la eniro de Ĥamat. 4 Ili restis, por elprovi per ili la
Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo,
kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo. 5 Kaj la Izraelidoj
loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj
kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj. 6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn
kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj
ili servis al iliaj dioj.

7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al
Baaloj kaj al sanktaj stangoj. 8 Kaj ekflamis la kolero de la
Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de
Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al
Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj. 9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la
Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj,
kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de
Kaleb. 10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li
estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo
transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio,
kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim. 11 Kaj la lando
ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab,
kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de
la Eternulo. 13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn,
kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de
Palmoj. 14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum
dek ok jaroj. 15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la
Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera,
Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li
donacojn al Eglon, reĝo de Moab. 16 Kaj Ehud faris al si glavon
dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia
vesto al sia dekstra femuro. 17 Kaj li prezentis la donacojn al
Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika. 18 Kaj kiam
li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn,
kiuj alportis la donacojn. 19 Sed li mem revenis de la idoloj en
Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj
tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud
li. 20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta
ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi
vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo. 21 Tiam Ehud etendis
sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra
femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel, 22 ke eĉ la tenilo
eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar
li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la
postan parton de la korpo. 23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon,
kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin. 24
Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la
pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro
natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto. 25 Kaj ili
atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam
ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia
sinjoro kuŝas malviva sur la tero. 26 Kaj dum ili staris
konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj
forkuris al Seira. 27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per
korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun
li de la monto, kaj li estis antaŭ ili. 28 Kaj li diris al ili:
Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la
Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la
transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu
transiri. 29 Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn
el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis. 30
Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj;
kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.

31 Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn
el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.

Sekva Ĉapitro →