↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 2

1 Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris:
Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri
kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian
interligon kun vi; 2 sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de
ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon;
kial vi tion faris? 3 Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi,
kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
4 Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj
Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris. 5 Kaj ili
donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la
Eternulo.

6 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu
al sia hereda parto, por ekposedi la landon. 7 Kaj la popolo
servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta
vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj
vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al
Izrael. 8 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo,
en la aĝo de cent dek jaroj. 9 Kaj oni enterigis lin inter la
limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim,
norde de la monto Gaaŝ. 10 Kaj ankaŭ tiu tuta generacio
alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia,
kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al
Izrael.

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon,
Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj
ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis
ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13
Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.
14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li
transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj
Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili
ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj. 15 Kien ajn ili iris,
la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la
Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis
tre premataj. 16 Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis
ilin el la manoj de iliaj rabintoj; 17 tamen ankaŭ la juĝistojn
ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin,
rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la
ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis. 18 Kaj kiam la
Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la
juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la
tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili
ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj: 19 tiam, apenaŭ la
juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj,
sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne
dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo. 20 Kaj ekflamis
la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu
popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj,
kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 21 tial Mi ankaŭ forpelos de ili
neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis; 22
por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la
Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne. 23 Kaj
la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin,
kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

Sekva Ĉapitro →