↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 4

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kiam Ehud mortis. 2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en
la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia
militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim. 3 Kaj la
Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn
ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo
juĝistino de la Izraelidoj; 5 ŝi sidadis sub la palmo de Debora,
inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj
venadis al ŝi por juĝo. 6 Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon,
filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo,
Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la
monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj
kaj el la Zebulunidoj; 7 kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al
vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian
amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn. 8 Tiam diris al
ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi,
mi ne iros. 9 Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne
havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de
virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj
iris kun Barak al Kedeŝ. 10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj
la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj
Debora iris kun li. 11 Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj,
de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian
tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ. 12 Kaj oni
sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la
monton Tabor. 13 Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent
ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el
Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon. 14 Tiam Debora diris al Barak:
Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos
Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj
Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
15 Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn
ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak;
kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede. 16 Kaj Barak
persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la
tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la
Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la
domo de la Kenido Ĥeber. 18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera,
kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li
eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo. 19
Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi
soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por
trinki, kaj kovris lin. 20 Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo
de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu
estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas. 21 Kaj Jael, edzino de
Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon
kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion
tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li
mortis. 22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li
renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun
vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas
malviva kaj najlo estas en lia tempio. 23 Tiel Dio humiligis en
tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj. 24 Kaj la
mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de
Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

Sekva Ĉapitro →