↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 23

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon
kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis
profundan aĝon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn
plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris
al ili: Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon. 3 Kaj vi vidis
ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ
vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi. 4 Vidu, mi
dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por
viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi
ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno. 5 Kaj la
Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de
antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la
Eternulo, via Dio. 6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu
ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante
de ĝi dekstren nek maldekstren, 7 ne komunikiĝante kun tiuj
popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu,
kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin; 8
nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la
nuna tago. 9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn
grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna
tago. 10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem
batalas por vi, kiel Li diris al vi. 11 Gardu do bone viajn
animojn, por ami la Eternulon, vian Dion. 12 Ĉar se vi
forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis
kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili
al vi: 13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos
tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj
reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis
vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo,
via Dio. 14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj
vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis
neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo,
via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ
unu vorto. 15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn
la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur
vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero,
kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 16 Se vi malobeos la
interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj
vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos
kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de
sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

Sekva Ĉapitro →