↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 24

1 Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj
alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn
kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio. 2 Kaj Josuo diris
al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Transe
de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro
de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3
Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis
lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj
Mi donis al li Isaakon. 4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj
Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin;
sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. 5 Kaj Mi sendis
Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter
ili; kaj poste Mi elkondukis vin. 6 Kaj Mi elkondukis viajn
patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj
postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro.
7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter
vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin.
Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en
la dezerto dum longa tempo. 8 Kaj Mi venigis vin al la lando de
la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ
vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis
ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi. 9 Kaj leviĝis
Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael,
kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
10 Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi
savis vin el liaj manoj. 11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis
al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la
Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la
Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin
en viajn manojn. 12 Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili
forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj
ne per via pafarko. 13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne
laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili;
de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.
14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj
forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero
kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. 
15 Sed se ne plaĉas al
vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi
volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj
loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies
lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16
Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la
deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 ĉar la
Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn
el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj
okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo,
kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
18 Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la
Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la
Eternulo; ĉar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:
Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio
severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj. 20
Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li
Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam
Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al
la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas
atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al
Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj. 23 Nun forpuŝu do la
fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la
Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo: Al la
Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos. 25 Kaj
Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi
leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.

26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de
Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la
kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo. 27 Kaj Josuo
diris al la tuta popolo: Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto;
ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni;
kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion. 28
Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo.

29 Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la
Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj. 30 Kaj oni enterigis
lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur
la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. 31 Kaj Izrael servis
al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de
la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn
farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 32 Kaj la ostojn
de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni
enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la
filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis
posedaĵo de la filoj de Jozef. 33 Kaj Eleazar, filo de Aaron,
mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia
filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.