↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 22

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la
duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili: Vi plenumis ĉion,
kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis
mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi. 3 Vi ne forlasis viajn
fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon
laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio. 4 Nun la Eternulo, via
Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do
vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo,
kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de
Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon,
kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la
Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi
Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta
koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj
forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.

7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en
Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj
transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al
iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene: Kun
granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda
brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj
kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis
de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.

9 Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de
Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la
lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia
posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per
Moseo. 10 Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas
en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la
duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron
grandan kaj bonaspektan. 11 Kaj aŭdis la Izraelidoj: Jen la
Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis
altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la
flanko de la Izraelidoj. 12 Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis,
tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por
iri kontraŭ ilin milite.

13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la
duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la
pastro Eleazar, 14 kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo,
el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo
inter la miloj de Izrael. 15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la
Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj
ekparolis al ili, dirante: 16 Tiel diras la tuta komunumo de la
Eternulo: Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de
Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi
altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo? 17 Ĉu ne
sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna
tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael? 18 Kaj vi
forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel: hodiaŭ vi ribelas
kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta
komunumo de Izrael. 19 Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi
malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la
Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu
posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj
kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de
la Eternulo, nia Dio. 20 Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon
koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta
komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.

21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de
Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael: 22 Dio de la dioj,
la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael
sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li
ne helpu nin hodiaŭ. 23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio,
ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon
kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la
Eternulo nin punu. 24 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ
ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi havas kun la
Eternulo, Dio de Izrael? 25 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj
kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la
Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn
respekti la Eternulon. 26 Tial ni diris: Ni konstruu al ni
altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj, 27 sed nur por ke
ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj
generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo
antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj
pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj: Vi
ne havas parton en la Eternulo. 28 Kaj ni pensis: Se ili diros
tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros: Vidu
la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj,
ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni
kaj vi. 29 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la
Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por
brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la
Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.

30 Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la
milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn
diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio
plaĉis al ili. 31 Kaj la pastro Pinaĥas, filo de Eleazar, diris
al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias,
ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la
Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de
la Eternulo. 32 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la
ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en
la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili
respondon. 33 Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj
benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite,
por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro: ke
ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.

Sekva Ĉapitro →